Job 27

1Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris: 2Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon: 3Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo, 4Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon. 5Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan. 6Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio. 7Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo. 8Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon? 9Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo? 10Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo? 11Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo. 12Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon? 13Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo: 14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon. 15Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros. 16Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon, 17Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton. 18Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon. 19Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas. 20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego. 21Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko. 22Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros. 23Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

Copyright information for Esperanto